La vizito de Ĉernobilo
5-a de julio – ĵaŭdo
Tiun ĉi tagon mi povas sendube envicigi inter la plej signifajn en mia vivo. Matene ni
forveturis denove je la oka, ĉi-foje ankaŭ kun la geedzoj Palivodova (antaŭe ili ne veturis kun
ni) en Kievon al la Herooj de Dnepro. Sed poste ni jam adiaŭiĝis kun ili kaj iris atendi Saŝa,
Magnus kaj Karol, ĝis kiam oni alveturigos ilin per marŝrutko kaj alprenos nin, kune kun la
ŝoforo kaj gvidanto el la vojaĝagentejo New Logic. Tuj post ilia alveno ni enaŭtiĝis, la
gvidanto sin prezentis kaj nia ekspedicio pretis por forveturi al
Ĉernobilo!!
Ni ricevis angle skribitan planon de la vojaĝo. Nur super 18! Ĉe eniro en la 30-kilometran
zonon kontrolo de pasportoj. Post halto en la urbo Ĉernobilo ni daŭrigas en la dekkilometran
zonon. Denove kontroleto. Ni alproksimiĝas la elektrocentralon. Ni eniras la press-centron,
kie ni ĉeestas prelegon fare de sinjorino, kiu ĉi tie laboras kaj sian
fakon bone komprenas. Ni
vidas la sarkofagon!Ekstere ni poste rajtas ankaŭ foti ĝin, sed pro „protekto“ tamen prefere
ĉiam en la foto estu ankoraŭ iu persono kaj apud la oficiala
monumento.
Surkape ni havas ĉapojn, tukojn, krome longajn pantalonojn, jakojn. La gvidanto kontentiĝas
pri ĝinsoj kaj t-ĉemizo kun mallonga maniko.
Ni forveturas en la urbon de la spiritoj, Pripjat. Sur betono la radioaktiveco malpli altas ol sur
musko. En kelkaj lokoj ĝi estas vere altega. Ni vizitas la amuzparkon. Poste atendas nin
ankoraŭ enaŭta trarigardo kaj poste jam foriro en Ĉernobilon (tie ni lasis la manĝaĵon), ni
vidas havenon, preĝejon kaj lokon, kie estas ekspoziciitaj 2 tankoj. Kvankam ni oficiale ne
estis pagintaj por tio, ni havis kun la gvidanto ekologian tagmanĝon (inkluzive de antaŭplado,
salato kaj preskaŭ-pudingo kaj teo). Fine mi estis jam preskaŭ krevonta pro la sato. En la
stacio atendas nin radioaktiveca kontrolo, poste jam forveturo. Ĉe la zono de 10 kilometroj
kontrolo de la aŭto, ĉe 30 kilometroj denove ankaŭ de ni. Kaj ni veturas en Kievon. Iomete
antaŭ la Herooj de Dnepro oni elaŭtigas nin (Karol, Saŝa kaj Magnus pluiris). Ni vagas, ĝis
foriro de la aŭtobuso restas multe da tempo, kaj ni malkovras superbazaron. Mi aĉetas 10
Artekojn kaj 2 pakaĵojn de miaj ŝatataj dolĉaĵoj (eĉ kadre de speciale favora kampanjo!).
Poste ni iras atendi la aŭtobuson. Ĝi denove forveturis vere kun
momenteta fruiĝo.
Vespermanĝo hejme – denove kiel la unuan tagon. Nur ni aldone trinketas plumbrandon. Post
tio mi transdonis donacojn. Poste ni solvas inter ni la financojn, Petr venas adiaŭi kun ni, lin
ni morgaŭ matene jam ne plu vidos. Ni pakas.
Komuna foto dum la vojaĝo al Ĉernobilo
De maldekstre: Marek, Karol, Jirka, Miropiro, Magnus kaj Saŝa
Kontrolo en Ditjatky - foto Saŝa
La monumento al fajrobrigadistoj
Reaktoro kaj monumento al tiuj, kiuj savis la mondon
Modelo de la reaktoro
Pripjat
Verŝajne la plej konata objekto en Pripjat - amuzradego
Ĉi tie jam neniu plu povos amuziĝi - ĉi tiuj fotoj - aŭtoro
Karol
Revenu al teskto pri Kievo!