Tvůrce webu je i pro tebe! Postav třeba web. Bez grafika. Bez kodéra. Hned.
wz

La vizito de Kievo

2-a de julio – lundo

Nia vojaĝo eniris sian duan duonon.
Ni eliris eksteren, antaŭ la stacidomon. Antaŭ ni trolebusoj, maldekstre metroo (stancija Vokzalna), dekstre picejo Celentano. Oni decidis tuj aĉeti biletojn por kupeoj, kompreneble kaze ke ili el Kievo al Uĵhorodo ankoraŭ haveblos. Ni kunmetis la monon. Alveturis ankaŭ Jirka Galuška, per aŭtobuso el Brno. Certe ne komforta vojaĝo, sed eble pli malmultekosta. Saŝa sukcesis kun Marek ekhavi biletojn por kupeoj! Kvankam temos eble pri iom aliaj kupeoj ol kiel estis al Simferopolo. Karol eksciis, ke li ne havas monon en sia bankokonto. Poste ni eniris la metroon, aĉetis ĵetonojn kaj veturis laŭ la rulŝtuparo tre profunden suben. Kun unu ŝanĝo ni atingis la „Amikecon de nacioj“, de kie ni iom piediris al la esperantistoj. Ĉe ili oni post teama interkonsultiĝo decidis pri tio, kiu dormos ĉe kiu. Nur Karol restis en la urbo kun Saŝa kaj Magnus, ni ceteraj ekveturis per marŝrutko al la stacio Arzenalnaja (ĝuste tie estis okazanta armea parado aŭ io tia), kie ni renkontiĝis kun Oksana. Poste ni subeniris en ankoraŭ multe pli profundan stacion de metroo. Denove kun ŝanĝo en unu stacio ni atingis la stacion de la „Herooj de Dnepro“. Per aŭtobuso ni tiam forveturis al Lebedivka, kie ni konatiĝis kun la gepatroj de Oksana, vespermanĝis, babilis kaj poste ankoraŭ promenis al la kieva akvobaraĵo, telefonvokis al Aleksander el Kievo (kiu nun loĝas en Brno kaj iom asistis al ni pri preparado de la vojaĝo) kaj revenis.

3-a de julio – mardo

Matene ni matenmanĝis, je la oka (aŭ fakte baldaŭ post ĝi) ni forveturis per aŭtobuso al la Herooj de Dnepro. Daŭirigis ni per la metroo. Ĉe Mejdan Nezaleĵnosti ni elmetroiĝis kaj komencis admiri la belegan kievan centran placon. Ni komencis promenon laŭ la bulvardoj, admirante la belaĵojn de Kievo. Denove ni vidis Leninon, plie ortodoksan preĝejon, operon, ministerion de eksterlandaj aferoj (grandegaj flagoj de EU kaj Ukrainio), trairis mallarĝan strateton, renkontiĝis jam duafoje kun Saŝa, Karol kaj Magnus, kiuj hodiaŭ vere tute ne zorgis pri la tempo. Mi, Tom, Karol kaj Marek iris tagmanĝi, al Mek-o, kiu estis pli malmultekosta ol en Jalto. Mi havis double ĉiz-on kaj McFlurry kun fragoj kaj ĉokolado. Plu atendis nin promeno al la stadiono de Dinamo Kievo, apud la stadiono ni trovis agrablan belvidejon, fontanon, en kiun mi denove eniris kaj ĝuis la agrablecon de la akvo. Ni daŭrigis jam denove direkte al la placo de Sendependenco, tra la Bank-strato, kie loĝas la prezidento de Ukrainio, plu per stratejo jam al la metroo. Kaj hu ra hejmen! Hejme mi pretigis por mi supon, lavis poste post mi la teleron:) Kaj ankaŭ subpantalonojn ;-)


La placo de sendependeco (Majdan Nezaleĵnosti) - foto Tomáš




Alia rigardo al la placo de sendependeco - foto Tomáš



Preĝejo de sankta Sofio - foto Marek



Kievo - urbo kun multe da kontrastoj - petanta hundo - foto Karol



Departemento de eksterlandaj aferoj - foto Karol



Opero - foto Tomáš



Ora pordego - foto Marek



Ĉeĥa parto de nia ekspedicio proksime al ia monumento de ia venko - foto Karol
De maldekstre Tomáš, Marek, Miropiro kaj Karol



Rezidejo de la prezidento en strato Bankova - foto Marek

4-a de julio – merkredo

Matene denove veturo al Kievo. Ŝanĝo direkte al Arzenalnaja. Ni eliris direkte al Lavra, vizitis tiean ortodoksan arealon de temploj, precipe la „grotojn“. Perpiede ni direktis la Palacon de Ukrainion, sed ne eniris tiun. Ĉe Arzenalnaja ni sekve renkontis Julija, fraŭlinon el Poltavo, kaj ŝian koramikon. Ni ekis al restoracio, post la tagmanĝo ni sekve „frue“ renkontiĝis kun Saŝa kaj Karol. Ni veturis per metroo al Hidroparko, insulo en la rivero Dnepro. Bela panoramo, sed baldaŭ komencis pluvi, tial ni iris reen. Mi ricevis senpagan kajeron de Vespera Kievo. En la urbo iris Marek kaj la ceteraj pagi la Ĉernobilon, mi iris kun Jirka al Petrivka, kun espero, ke tie estos librovendejo kaj bona elekteblo. Ne estis tamen, do ni pluiris al la buso. Survoje Jirka ekbabilis kun unu ukraino, poste ni perdis iom da tempo reciproke serĉante nin kaj iris rapide al la buso. Tiun ni kaptis, sed Marek kaj la ceteraj jam ne. Andrej jam estis hejme. La buso foriris verŝajne iom pli frue, kiam la ŝoforo rimarkis, ke estis neniu plia enbusiĝemulo en la haltejo. Marek laŭdire alvenis tien je 19:30 kiam estis nenio plu. Ni ekkomunikis per poŝtelefonoj, sed ili tamen ekis el Viĵhorodo perpiede. Nur poste ili kaptis iun marŝrutkon. La tuto rezultiĝis eĉ plifavorpreze. Petr Palivoda eĉ jam serĉadis aŭton por ili. Hejme mi duŝiĝis.



Avenuo en Kievo - foto Marek



Palaco de Ukrainio - foto Tomáš


La vizito de Ĉernobilo

6-a de julio – vendredo

Denove ni vekiĝis antaŭ la sepa. Ni finpakis tion, kion ni ne pakis jam antaŭe, matenmanĝis kaj adiaŭiĝis kun sinjorino Palivoda. La aŭtobuso alvenis pli frue ol ĉiam ajn antaŭe, eble ĉar alvenis buso alia kaj stirata ankaŭ de alia ŝoforo. Per metroo ni veturis ĝis la stacidomo (krom Jirka, Andrej kaj Juraj), kie ni deponis kontraŭ 8 hrivnoj siajn pezajn valizojn. Poste ni vizitis vendejon, malkovris librovendejon, aĉetis poŝtkartojn, mi mapon de Krimeo, sur la placo de Sendependeco renkontiĝis kun Julija kaj ŝia koramiko, vizitis aĉetcentrejon Globus kaj ĝenerale la aĉetgalerion sub Mejdan. Ni rimarkis ankaŭ terglobon kie estis indikitaj la distancoj de diversaj urboj (inkl. de Prago). La aĉetgalerio estas ja bela, sed sufiĉe komplika. Alvenis Saŝa, Magnus kaj Karol, ni tagmanĝis (mi kaj Tomáš) (al Celentano, kiel oni origine planis, ni jam ne iris) kaj poste iris per metroo en la stacidomon. Saŝa estas „spirita“ fratino de Karol:-) En la stacidomo ni kunvenis pormomente ankaŭ kun Nataŝa, pri kiu Karol jam antaŭe poeziis al ni :-). Je 14:20 ni forveturis per trajno al Uĵhorodo. La adiaŭo estis trista (komprenu, post du semajnoj kun geamikoj ;-))


Rigardo ĉe elirejo ĉe kieva ĉefstacio - foto Tomáš


La vojaĝo hejmen