Tvůrce webu je i pro tebe! Postav třeba web. Bez grafika. Bez kodéra. Hned.
wz

Krimeo

25-a de junio – lundo

Matene ni atendis la alvenon de Saŝa. Poste atendis nin mallonga transloĝiĝado. Poste jam nenio plu malhelpis nian starton al la Levadia palaco, nome la palaco de la jalta konferenco. Kaj poste ankaŭ al la plaĝo. La maro mojosas:-) Poste ni iris al Jefim kaj al „market“, nome bazaro. Denove uzinte trolebusojn ni iris al tranoktejo.



Levadia palaco - foto Tomáš


26-a de junio – mardo

Matene ni ekis al la aŭtobusa stacidomo kaj per antaŭmendita marŝrutko veturis al unu preĝejo kaj poste al Baĥĉisarajo, kie ni vidis la tataran kulturon (kaj ankaŭ manĝis la tipan tataran manĝaĵon ĉeburekoj). Survoje ni haltis ankoraŭ ĉe iu belvidejo (trans la valo rokurbo Tepekermen, kiun esploradis esperanto-pioniro Borovko) kaj en Balaklavo (haveno) kaj poste jam iris en Jalton. Ni vizitis hejmon de Jefim, poste rapide ŝanĝis monon kaj iris en picejon. Ni bone manĝis kaj poste ekis trans la plaĝon kaj market-on al Jefim. Ĉe li ni elŝutis la fotojn.
27-a de junio – merkredo

La mateno ne bonvenigis nin aparte sune, sed tamen ni kalkulis kun eskurso en montaron. Je la deka ni renkontiĝis kun Saŝa kaj iris en la vendejon de operatoro life:) kaj aĉetis antaŭpagitajn kartojn. Kadre de speciala kampanjo ni povas ene de la reto life:) voki unu la alian senpage. Ilian kuponon jam havis ekde hieraŭ aŭ kiam Marek, nun havas ĝin ankaŭ mi, Karol kaj Magnus. Poste Saŝa kontraŭ kvin hrivnoj aktivigis por ni malmultekostan telefonadon eksterlanden. Minuto kostas hrivnon, somoso 50 kopejkojn:) Poste ni iris aĉeti biletojn por trajno. Kvankam lokkarto malallogadis nin kaj ni antaŭe ne kalkulis kun ĝi, deziris per ĝi veturi Saŝa, Karol, Magnus kaj Andrej. Fine tamen ne restis alia eblo ol lokkarto por ĉiuj. Kupeoj jam estis forvenditaj. Saŝa iris aranĝi ion privatan, tial ni iris en poŝtoficejon, forsendis poŝtkartojn (la poŝtmarkoj ne havas monvaloron surskribitan, nur iajn literojn!), poste ni iris manĝi al Mac. Denove mirakle realiĝis al ni Andrej kaj ni mallonge vizitis retkafejon, kie mi rapide prizorgis mian retpoŝton. La kafejo havas tian avantaĝon, ke oni parte redonas monon por neforuzita tempo! Poste ni iom plu veturis per trolebuso ĝis la aŭtobusa stacidomo, kie jam atendis nin Saŝa kaj Magnus. Tien baldaŭ alvenis ankaŭ Olga kun Natálka (mi konis ilin de Ago-Semajno ankaŭ)! Bedaŭrinde tio estis la unua kaj la lasta fojo, kiam mi tiujn ĉi afablajn fraŭlinojn en Jalto renkontis. Poste ni jam startis per marŝrutko en la montaron, rigardis ŝtonan akvofalon (akvo mankis kaj plendinte pri tio ĉe la kasejo oni atentigis nin pri la ruslingva anonco sur la pordego, kvankam oni de ni antaŭe kiel de eksterlandanoj kolektis enipagojn) kaj poste sub gvidado de Saŝa komencis montaran promenon laŭ la Botkin-pado. Survoje ni dufoje estis trafitaj de pluvo, ni renkontis kaprojn al kiuj bongustis ŝeloj de bananoj. Poste ni vidis sur monto krucon kun fulmokonduktilo kaj poste jam rapide komencis descendi. Ni atingis la aŭtobusan stacidomon de Jalto kaj piediris en la picejon. Survoje Marek aĉetis kolbason – solan kolbason en saketo! Ni eĉ malkovris iun relative grandan vendejon, kie mi aĉetis iujn dolĉaĵojn kaj konusforman dezerton, kiu evidentiĝis tre bongusta. Tiam ni jam alvenis la picejon. Tuj elirinte, ni komencis spekti la marondojn. Ĉar jam estis iom tro malfrue por viziti Jefimon, ni iris rekte al marŝrutko kaj per ĝi hejmen.



Kaproj en montaro - foto Tomáš


28-a de junio – ĵaŭdo

Matene ni relative longe tenadis nin dormantaj. Kun Tomáš mi vizitis vendejon, kun Karol ankoraŭ la trolebushaltejon Massandra, revenante ni iom misvojis, sed la konatiĝo kun la loka loĝnivelo estis vere interesa. Nur post la tagmezo ni foriris al la aŭtobusa stacidomo, kie nin pro miskompreniĝo tamen atendis neniu. Sekve ni havis pli leĝeran programon. Áron kaj la ceteraj iris al la plaĝo, mi kaj Tomáš, nefascinataj tiom per plaĝoj, preferis veturi al Alupka. El Alupka ni iris al la palaco, kie onidire iu volis en la naŭdekaj jaroj okazigis puĉon. De ĝi ni denove veturis per marŝrutko al la Hirunda nesto. La vojon post la elmarŝrutkiĝo ni klopodis unue trovi mem, sed ni ne sukcesis. Iasenca plibuntigo kaj samtempa helpo fariĝis por ni pola gvidisto, kiun ni per nia ĉeesto ĝojigis kaj kiu volonte helpis al ni. La neston ni kontraŭ tri hrivnoj deekstere spektis (interne itala restoracio por riĉuloj) kaj sekvante la konsilojn de Karol ni iris per marŝrutko al la Levadia palaco kaj de tie per relative longa piediro atingis la ceteron de la grupo. Sur la plaĝo estis relative multaj homoj, sed pro la ondoj malmultaj banis. Poste mi iom malproksimiĝis de la maro, ĉar ĝi estis relative brua, telefonvokis al Saŝa kaj interkonsentis kun ŝi pri renkontiĝo apud la statuo de Ĉeĥov, kiun mi dum la telefonado rapide malkovris. La proponata kampanjo de life:) allogadis kaj tial mi alvokis la panjon, bondeziris al ŝi okaze de naskiĝtago kaj lasis Saŝa dum momento paroli ruse kun la panjo. Panjo estis ĝuste tiam en bestokuracistejo, kompreneble estis surprizita de tio, kiu vokas ŝin, kia nekonata numero, sed tamen bone, ke tia kampanjo ekzistis:) Saŝa alvenis kun Magnus, do ni iris al la plaĝo, kie ni tamen jam ne plu pasigis tro longan tempon kaj baldaŭ foriris por uzi interreton. Bedaŭrinde mi ne sukcesis ekfunkciigi icq:( Sed cetere ĝi estis relative malmultekosta kaj rapida (la retkonekto). Vespere ni ankoraŭ renkontiĝis kun Jefim. Ni iom promenis kaj poste veturigis nin hejmen al Massandra juna ukrainino Maŝa kun sia patro, kiu laboras kiel ŝoforo de marŝrutko. Nur Karol ankoraŭ malfruiĝis retumante, sekve li devis alveni memstare. Sed li sukcesis tion.





Hirunda nesto - foto Tomáš


29-a de junio – vendredo

Kaj jam la tempo malmultiĝas. Matene mi iris en vendejon, aĉetis kolaon kaj bulkojn. Je la deka ni havis renkontiĝon kun Jefim ĉe la trolebusoj. Per trolebuso ni pluiris ĝis Nikita. Veturis kun ni ankaŭ Maŝa, 13-jaraĝa ukrainino, kiu lernas la ĉeĥan kaj ŝajnas multe pli jaraĝa. En Nikita ni vizitis la botanikan ĝardenon per „jefima maniero“. Jefim ĉiam kaŝe aŭskultis gvidanton de paginta grupo de vizitantoj kaj poste iom flanke ĉion tradukis en esperanton. Ankaŭ hodiaŭ ne mankis vizito de plaĝo. Sed la maro dume ne trankviliĝis. Rekompence ni havis la okazon angle babili kun Daniel el Moldavio. Kiam ni jam havis sufiĉe, ni reekiris en la centron. Jefim venigis nin en du lokajn manĝejojn, kiujn li verŝajne fojfoje vizitas. Mi havis braĉon kaj gulaŝon. Ne aparte bona. Poste li foriris, lasis nin manĝi. Ni satmanĝis, survoje al lia domo aĉetis melonon kaj poste ĉe li formanĝis ĝin. Post la satiĝo ni ekmarŝis al ia teatrejo, kie estis okazonta leciono de esperanto. Tiu vere okazis, tamen ne tro efike kaj ankoraŭ ni antaŭ ĝi faradis iujn mienajn ekzercojn kaj dancis valcon. Fine de la instruado ni prezentiĝis. Orgenan koncerton kontraŭ pago en preĝejo ni rifuzis kaj anstataŭe iris al Mac. Tie estis sufiĉe multaj homoj, sed post momento alparolis nin unu fraŭlino kun minikomputilo kaj registris nian mendon. Mi kun Karol havis Big MAC, la ceteraj fritojn. Poste alvenis Saŝa kaj kune kun Gulĝan gvidis nin tra malnovaj stratetoj de Jalto. Stranga maniero por amuziĝi, ni nenion sukcesis aranĝi kaj krom bela vido al la plena luno kaj la maro (nu tamen, ni ne estu tiom tro kritikaj, ĝi estis bela vido) kaj klaĉado de Karol kun Saŝa en la ĉeĥa ni nenion specialan travivis. Poste ni rehejmiĝis per marŝrutko numero tri. Kun Marek ni apudsidis la ŝoforon, Karol kaj Tomáš sidis malantaŭe (la slovakoj foriris jam pli frue). Tiuj du rapide amikiĝis kun ebrietiĝintaj geukrainoj kaj ĉe la antaŭlasta haltejo kun ili eliris kaj iris trinki bieron. Mi intereson ne montris, tial mi povis ĝui privatan veturon nur kun Marek kaj la ŝoforo ĝis la finhaltejo.



Loka trolebuso - foto Marek


30-a de junio – sabato

Matene ni iomete pli longe dormis, denove ion aĉetis en la vendejo, Marek jam delonge en la urbo enrete finverkas eseon por ricevi studkontrolon el la germana. Ĉirkaŭ tagmezo ni ekpromenis al la palaco en Massandra, kie ni denove renkontis Daniel, kaj poste jam rekte en la urbon. Sur la kajo aperis standoj de elektitaj landoj de EU, tame ne de Ĉeĥio, tial ni kolektis prezentilojn, flugfoliojn. Interalie mi prenis ĉeĥlingvan tekston pri studado de la angla en Irlando kaj mapon de Slovenio. Vespermanĝi ni iris denove en la picejon. Marek ankoraŭ eniris interreton, Karol aĉetis en librovendejo mapon de suda parto de Krimeo. Karol, Magnus kaj Saŝa interesiĝis pri la koncertoj, tial ni lasis ilin tie kaj iris adiaŭi kun Jefim. Mi denove alvokis la gepatrojn. Artfajraĵon ni ne vidis, sed onidire ĝi estis bela. En la ĉambro ni komencis pakadon.


La statuo de Lenin - foto Karol



Komuna foto ĉe Lenin :-) - foto Saša - fotilo de Tomáš
De maldekstre: Juraj, Andrej, Karol, Magnuss, Marek, Tomáš kaj Miropiro


1-a de julio – dimanĉo

Matene ni pakis ĉion ceteran. Ni veturis malsupren al vokzal, fotis la trolebuson kaj kontraŭ 15 hrivnoj forveturis per marŝrutko al Simferopolo. Temis pri multe pli rapida veturo kaj necesas aldoni, ke ankaŭ pli interesa. La ŝoforo veturis en tria, „meza“ leno. Marek iris kun Saŝa priesplori pri la vetureblecoj al Ĝankojo, intertempe ni ankoraŭ aĉetis bananojn kaj iujn bakaĵojn, kontrolis nin polico. Andrejon oni porcerte forkondukis iom apuden al stacio, verŝajne pro suspekto pri posedado de narkotikaĵoj. Al Ĝankoj ni iris kontraŭ 20 hrivnoj. Tie ni relative rapide eksciis, ke ĝuste estis foriranta nia aŭtobuso al Bohemka, alinome Lobanovo, tre eble la ununura tia en tiu tago. En Bohemka ni vizitis ĉeĥan centron kaj klasĉambron, kie infanoj lernas la ĉeĥan lingvon, minimuzeon, tombejon. Aldone ni trarigardis ankaŭ publikaĵon „Ĉeĥoj en Krimeo“. Ni pridonacis la 2 tieajn ĉeĥinojn, pliaĝan sinjorinon kaj ŝian filinon, kiuj pasigis kun ni ĉirkaŭ du horojn babilante. Reen ni iris per gasepelita aŭtobuso, vere tre malnova. Veturo tien kaj reen 5 hrivnoj. En Ĝankojo ni ankoraŭ havis sufiĉe da tempo por viziti iun vendejon. Ni sukcesis trovi minimarket-on (Krimea strato, poste Kalinin-strato), kie ni aĉetis „Baton“ (bastonforma dolĉaĵo), bongustaĵon konatan de la trajno kaj poste ni revenis.
La renkontiĝo estis tre riĉiga, fruktodona, ĉar ni estis de lokaj homoj varme bonvenigitaj kaj ni povis trarigardi la libron "Ĉeĥoj en Krimeo", sed eĉ ĉeĥan lernejan klasĉambron, lokan muzeeton kaj tombejon, kaj tiel ni inter tiuj ĉeĥaj vortoj kaj nomoj sentis nin preskaŭ kiel en Ĉeĥio - kvankam la loĝantoj de Bohemka kaj iliaj familioj loĝas en ĉi tiu vilaĝo pli ol 140 jarojn (fakte, Bohemka estis sola vilaĝo, kie ni estis).



Trolebusoj en finstacio en Jalto - foto Marek



Nia grupo antaŭ foriro - foto Marek
De maldekstre: Miropiro, Tomáš, Andrej, Karol kaj Juraj



Jes, tio estas trolebusoj faritaj de Škoda:-) - foto Marek



Nia grupo en Lobanovo - Bohemka - foto Karol
De maldekstre: Miropiro, Magnuss, Saša, Andrej, Juraj, Marek kaj Tomáš



Antaŭ enirejo de la ĉeĥa centro en Bohemka - foto Tomáš



Ĉeĥ - kultura etnografia centro "Bohemija" - foto Tomáš



Ni trarigardis ĉi tiun interesan libron - foto Karol



Ĉiu kiel li volas. Tio estas normala ne nur pri balkonoj. Kaj ne nur en Ĝankojo ... - foto Tomáš



Kvankam tio ŝajnas nekredebla, ni pasigis semajnon en Krimeo kaj hodiaŭ, je 20:53 ni forveturis per trajno al Kievo, ĉi-foje ne en kupeo, sed lokkarte. Ni okupis du sekciojn (kunveturis ankaŭ Saŝa kaj Magnus) kaj baldaŭ ekdormis. Matene ni aĉetis teon kaj matenmanĝis. Je la dua horo posttagmeze ni atingis Kievon!



Plackarta - foto Tomáš


Kievo