Tvůrce webu je i pro tebe! Postav třeba web. Bez grafika. Bez kodéra. Hned.
wz

Ago-Semajno 2007 - Malbork

Post tre pozitivaj spertoj de pasintjara Ago-Semajno en Nowy Sącz estis por mi partopreno en ĉi tiu renkotiĝo preskaŭ deviga. Cetere ĝuste dank' al tio mi poste somere vojaĝis kun miaj amikoj en Ukrainion por viziti Saŝa en Jalto. Sekve estis vere tre alloge ripeti tian Silvestron.
Kiel lokon de la renkotiĝo oni elektis nordpolan urbeton Malbork. En nia ĉeĥa grupo kompare kun la pasinta jaro ne kunveturis Marek Blahuš, sed nove aliĝis Andrejo Repiský, Jiří Galuška kaj "Dub" (="kverko"; vernome Zdeněk Doupovec).
Kvankam Marek decidis vojaĝi al simila aranĝo en Germanion, li tre helpis al ni kun planado de la vojaĝo nord-pollanden. Al nia grupa internacia bileto aliĝis ankaŭ Peter Baláž de Slovakio. Fine ni planis la vojaĝon tiel, kiel mi nun diros al vi.

Vojaĝo en Pollandon

Estis la 26-a de decembro kaj mi ĉirkaŭ la naŭa horo vespere forveturis en direkto Uherské Hradiště, kie jam atendis min Karol kaj Jirka kun aŭtomobilo :-) Tio por ke ni ne devu piede... Ĉe Karol hejme jam estis Dub, regis ĉi tie bona etoso, Karol prezentis sian kristnaskan donacon, longdistance komandatan helikopteron, ni manĝis panetojn kaj sukeraĵojn, servatis teeto, regis bonhumoro...
Dum babilado tamen proksimiĝis meznokto kaj tio signifis ununuron: forveturo al la fervojstacio en Staré Město. Ni do adiaŭis kaj ekvojaĝis al internacia nokta trajno Chopin el Vieno en Varsovion. La trajno venis kun dekminuta malfruiĝo, ene trovis nin rapide Andrej, veturanta de Bratislava, kaj motris al ni liberan kupeon. La vojaĝo do povis komenciĝi. En Bohumín aliĝis al ni Peter, en apuda kupeo veturis kun ni geesperantistoj de Kroatio. Ĉar ni jam estis dormemaj, ni komencis pensi pri dormo. Andrej provis demandi pri la prezo de lito, sed prezo 500 kronoj estis bedaŭrinde tro alta. Bonŝance faristo de la kupeo pensis pri tio, ke la trajno veturados nokte, do ni fine dividiĝis je tri homoj en kupeojn, en kiuj ni disetendis seĝojn kaj povis ekdormi.
Estas mateno kaj ni atingas Varsovion. En fervojstacio ni renkontiĝas kun Julka kaj Andreas el Vieno. Dank' al informoj de ĉeĥa reprezentanto de PKP ni decidiĝis provi aĉeti lokbileton por la trajno TLK kiel aldonon al nia internacia grupbileto. La aĉeto por 3 zlotoj sukcesis kaj ni povis ekcerbumi, kiel ni pasigos tiujn kelkajn horojn, kiuj restis antaŭ la trajnŝanĝo. Mi decidiĝis prunti la poŝkomputilon de Andrejo kaj kontentigi miajn geokaŝadajn pasiojn proksime al la fervojstacio. Kvankam la poŝkomputilo iom misfunkciis kaj miaj koordinatoj ne akordiĝis, tamen mi fine la "kaŝujon" kun Andreas kaj Julka trovis kaj poste rapide sed kontente protokolis mian viziton. Ni enrigardis ankaŭ stacion de metroo, la vienanoj entreprenis etan aĉeton, kaj poste ni jam reekis en la fervojstacidomon, kien laŭ interkonsento kun Karol alvenis niaj geamikoj de Kievo. Tiuj tamen jam ne havis tioman bonŝancon pri la trajno, tial ili devis aĉeti bileton de la unua klaso. Antaŭ la dekunua horo ni ekiris al la perono, kie vere estis multe da homoj, kiuj atendis la saman trajnon. Nia vagono estis nur la lasta, sed tamen mi survojekun Petro kaj Julka vizitis la ukraininojn.

Unua tago en Malborko

Mallonge post la tria horo ni alveturas Malborken. Tuj en la fervojstacio ni malkovras vojmontrilojn al la loko de la nunjara renkontiĝo Ago-Semajno. Proksime de la internato ni renkontiĝas kun Kimo de la muzikgrupo Esperanto Desperado. Niaj paŝoj plu celas la ASejon, kie ni pagas la partoprenkotizon kaj precipe ni renkontiĝas tie kun aliaj partoprenantoj. Kun multaj ni entuziasme bonveniĝas...
Dum la vespermanĝo surloken alvenis Saŝa - jes, tiu ŝatata fraŭlino, al kiu ni dank' al pasintjara ASo poste eĉ veturis en Ukrainion. :-) Kun ŝi alvenis ankaŭ Magnus de Svedio, kiun ni konas ankaŭ de la voĵaĝo en Ukrainion. Post la vespermanĝo jam nenio malebligas tion, ke la nunjara Ago-Semajno en Malborko estu malfermita, per saluto de la polaj organizantoj. Post ĉi tiu "formalaĵo" sekvas interkonaj ludoj, kiujn la regulaj partoprenantoj jam bone konas. Ni ankaŭ esploras diversajn angulojn de la lernejo.
Ĉirkaŭ la deka horo vespera komenciĝas, kiel tradicie kaj ĉiunokte, nokta programo. Kun Karol ni efektigivas la filmejon, kie ni kun esperantaj subtekstoj projekcias la filmon Kvina elemento. Kvankam mi estas ege laca post la vojaĝo, mi spektas la filmon tuta. Při aliaj aktivaĵoj mi jam ne interesiĝas, kaj tial mi post la projekcio foriras mialiten... Nian ĉambron mi enloĝas kun Jirka, unu polo kaj du rusoj. Dub kaj Karol dormas sur matracoj en la ASejo, Andrejo ja simile, sed en vera amasloĝejo, kiu troviĝas en konstruaĵo de la internato.



Filjmejo - foto Marat


Tago dua

La duan tagon ni vizitas la kastelon en Malborko, kien ni rajtas tutsemajne eniradi senpage. Antaŭ la kastelo jam atendas nin gvidantoj, kun kiuj ni disiras laŭ niaj lingvaj konoj. Mi elektas iom ne tradicie, aliĝante al la pola grupo kun supozo, ke la polan mi komprenos. Vere, ne ĉiam mi komprenis cent-procente, sed la gravan mi kaptis kaj aldone mi impresis inter miaj geamikoj kiel ekzotulo :-) Ĉeĥoj kaj poloj en la historio ankaŭ plurfoje renkontiĝis, kio rezultis en diversaj reagoj de la gvidanto, kiam li ĝuste estis parolanta pri ĉeĥoj. Post oficiala finiĝo de la trarigardo ni malloge trairis la urbon. Posttagmeze ni translokiĝis de la AS-okazejo aliloken por spekti prezenton pri mezepoka arto de kruckavaliroj, kie ni propraokule vidis, kiom necesa estis por mezepoka kruckavaliro la kiraso. Post fino de la spektaklo okazis vespermanĝo, ankaŭ en mezepoka stilo. Kiel manĝo estis speciala supo en grandega bulko kaj kolbaso. La ora pinto tamen estis por mi gustumado de mezepoka biero, kiu estis vere bongustega. Varman, kaj eĉ iom dolĉan bieron mi ja vere ne trinkas ĉiutage. Vespere poste atendas nin koncerto de Kim Henriksen de la grupo Esperanto Desperado – la koncerto kulminas per la klasika kanto Ska-virino. Sed la muzika programo ankoraŭ ne finiĝas: Post Kimo surscenejiĝis la franca rap-grupo Pafklik, kantanta kompreneble esperante :-) Kvankam mi mem ne vere ŝatas rapon, la koncerto kaptis mian atenton.



Kastelo en Malbork - foto Ivo (Ruslando)



Statuoj de kruckavaliroj ene de la kastelo - foto Alisa



Prezento de kruckavaliroj - foto Marat



Kruckavalira batalo - foto Marat



Koncerto de Kimo - foto Marat

Tago tria

Sabato okazas en signo de preparoj por la kultur-lingva festivalo. Ĉirkaŭ la tria horo ni translokiĝas al la loko kie okazos la programo. Dum ĉi tiu aranĝo ni prezentis komune la Ĉeĥan respublikon kaj Slovakion, tuj apud la stando de niaj amikinoj de Ukrainio (por tiu celo mi al ili pruntedonis bildkartojn de Kievo kaj mapojn). La sukceso de nia stando evidente ŝuldiĝis al la ebleco gustumi kristnaskajn sukeraĵojn (mielkuketoj kaj aliaj). Mi mem gustumis eĉ rusan vodkon kaj aliajn kondimentojn. Sur la podio okazis kelkaj muzikaj prezentaĵoj, ekz. de la kantisto JoMo, nia Andrejo, la amikinoj de Ukrainino kaj ŝajne eĉ de iu el Senegalo.



Organizantoj: Irek, Agnieszka kaj Leszek



Gustumado ĉe rusa stando - foto Marat (Ruslando)



Komuna foto dum la festivalo, de maldesktre: Dub, Karol, Miropiro, Oksana, Alisa kaj Nataŝa



Koncerto de JoMo dum la festivalo - foto Arek (Pollando)



Tago kvara

Dimanĉe la organizantoj preparis busan ekskurson en Gdańsk kaj Tczew. Urbon Gdańsk, situantan ĉe la Balta maro, ni kompreneble inde priesploris kun gvidantoj. La plej interesa evidentiĝis esti la vizito al muzeo de kruckavaliroj, kie ni havis la okazon mem provi vesti kruckavalirajn ĉemizojn, kirason kaj glavojn. Mi vestis la ĉemizon kaj Dub prenis glavon kaj testado de la eltenkapabloj de kavaliro Miropiro povis komenciĝi. Bonŝance mi ricevis nur du batojn, tamen vere fortegajn. Post vizito de la muzeo ni disiris por tagmanĝi. Kune kun nia amiko de Israelo ni trovis etan restoracion, kie ni konsiderante malsufiĉon de la tempo manĝis nur supon. Fortigitaj per la supo ni ekiris al aŭtobusoj por ke ni forveturu plu al Tczew, kie ni renkontiĝis ĉe grandaj fajroj kun ceteraj partoprenantoj de la Ago-Semajno. Ni rostis kolbasojn, denove gustumis iun vodkon. Konsiderante ke ni jam estis iom tro frostaj, ni forveturis el Tczew iom pli frue per buseto.



Monumento de solidareco - foto Karol



Monumento al defenduloj de la pola poŝto - foto Karol



Ŝiphaveno - foto Karol



Komuna foto ĉe ŝiphaveno, de maldesktre: Alisa, Oksana, Miropiro, Dub, Nataŝa kaj Karol



Strato Mariacka - foto Alisa



Antaŭ la preĝejo de la sankta Mario - foto Alisa



En la muzeo de kruckavaliroj, Oksana kaj Alisa, fotilo de Alisa, foto ŝajne Karol



Miropiro en ĉemizo kun kompleto kaj Alisa, fotilo de Alisa, fotografo nekonata :) :-)



En restoracio, de maldekstre: Karol, Nataŝa, Alisa, Oksana, Miropiro kaj Dub, fotilo de Alisa, foto Tom Juval



Strato Dlugi Targ - foto Alisa



Verda pordo - foto Alisa


Dimanĉe vespere okazis interesa koncerto de Afrika Umbo, sed tio estis nur komenco de la nokta programo. En la filmejo ni projekciis mallongan filmon Zoo, sekve dokumenton pri Krimeo kaj la filmon Post noktomezo. Kaj kiel jam dum esperantaj aranĝoj estadas, ankaŭ la hodiaŭa nokta programo okazadis longe ĝis malfrua nokto, kaj do oni preskaŭ ne rimarkis ke jam alvenis la lasta tago en la jaro 2007!

Silvestro

En la tago de Silvestro tamen ankoraŭ okazis normala programo, kelkaj prelegoj, inkluzive de la ĉeĥa - pri nia vojaĝo en Ukrainion - sed la organizantoj jam dume diligente preparadis la tutan ASejon por la novjara balo. Ĉirkaŭ la deka horo ni festis silvestron de la rusoj, sed troviĝis eĉ kelkaj pli honestaj partoprenantoj - estis festita eĉ alveno de la nova jaro en Ĉinion. Je la dekunua horo estis la festoj denove eĉ iom pli laŭtaj kaj poste oni jam dancis senĉese. Kaj la noktomezo jam estas alvenanta! Kun kelkaj partoprenantoj mi "adiaŭas", ni ja revidos nin verŝajne nur en la nova jaro, kiu tamen estos jam post momento. Je la noktomezo ni brakumas kaj deziras al ni multe da feliĉo... Sed tio ne estus mi, Miropiro, se mi ne ekkurus kun Saŝa kaj Magnus en la stratojn de Malborko spekti la festojn en la urbo. La artfajraĵoj vere estis interesaj, en la stratoj regis vivĝoja humoro, sed ni jam baldaŭ eksentis malvarmon kaj tial prefere revenis en la diskotekon.



Festado de novjaro estis ege grandaj - foto Arek (Pollando)


DĴ Leszek elektis multe da konataj kantoj, ne nur en esperanto, do inkluzive de Meksiko de la Tri fratinoj, Ruslana, Offspring, diversaj versioj de La Bamba kaj multaj aliaj. Ne mankis ankaŭ bongustaj refreŝiĝajoj kaj drinkaĵoj. Mallonge dirite, la balo vere estis grandiozega, kvankam kiel kutime samtempe iom laciga. Karol ien nerimarkeble malaperis kun la fraŭlinoj de Ukrainio kaj mallonge poste ankaŭ mi foriris kun Saŝa en la ĉambron apud la saŭno, kie ni ripozis. Poste matene mi eliris kun ŝi promeni en Malborko. Ni transiris la ponton kaj promenadis laŭ la rivero. Dum la agrabla promeno ni babilis, ĝis kiam subite ekmallumiĝis la lampoj en la stratoj, ĉio impresis tre silente, la urbo dormis... Saŝa, kiu en Malborko jam antaŭe estis, montris al mi la "Parkon de la mondo", kiu estas dediĉita al multaj ŝtatoj, sed la priskriboj estas ĉiuj en esperanto. Tio estas tre nekutima ZEO (Zamenhof-esperanta objekto). Reveninte ni matenmanĝis kaj vekis Andrejon, kiu poste pli frue forveturis en Varsovion, por ke li tie vizitu sian esperantan amikinon. Sed tio daŭre ankoraŭ ne estis por ni tro malfrue, por ke ni jam iru dormi; enlitiĝi mi foriris nur je la unua horo posttagmeze.

La novjaro

Sed longa dormo ne estis permesita al mi. Je la tria horo estis forveturo al la ekskurso en Pelplinon. Se Saŝa ne estus veninta por veki min persone ĝis la lito, la ekskurson mi certege fordormus. En la buso mi ankoraŭ dormetis, sed dum vizito de la katedralo en Pelplino mi kompreneble ne povis manki. Ĝuste estis en ĝi finiĝanta meso. Ni trarigardis la preĝejon, akompanataj de esperantaj klarigoj. Post tiu vizito de la preĝejo ni revenis Malborken. Ĉar nia forveturo estis planita por tempo mallonge post noktomezo, estis jam la plej lasta tempo, por ke ni finpaku kaj ankaŭ ekhavu kontaktojn de multaj de la nove ekkonitaj partoprenantoj. Niaj amikinoj de Kievo (Alisa kaj Oksana) kopiis por ni siajn fotojn en la porteblan komputilon de Karol, dume okazis ĉeĥlingva laŭtlegado de la Skarabetoj de Trnka.



Preĝejo en Pelplino - foto Alisa



Komuna foto antaŭ forveturo, de maldekstre: Nataŝa, Jirka, Alisa, Miropiro, Oksana, Dub, Saŝa kaj Karol - foto Alex


Forveturo hejmen

Venis noktometo, kio kompare kun la antaŭaj tagoj ne signifis nur tion, ke diskrete komenciĝis nova tago, sed ĉi-foje tio ĉefe instigis nin, ke ni adiaŭu kun la partoprenantoj kaj la organizantoj de la aranĝo kaj ekiru fervojstacien. Por ke nia internacia bileto estu plene utiligita, anstataŭ Andrejo kunveturis kun ni nia amikino de Ĉino. La rapidtrajno bedaŭrinde estis relative plena de homoj, tial ni devis dividiĝi en tri malsamajn kupeojn kaj por la dormo ne restis sufiĉe da bezonata spaco. Ĉirkaŭ la kvara ni alvenis al Varsovio Centrala, kie re-aliĝis al ni Andrej. Estas proksimume la sesa horo kaj ni forveturas per trajno Euro City Polonia, en kiu tamen ne veturas multe da vojaĝantoj, do ni finfine povas en la kupeoj streĉi niajn gambojn kaj almenaŭ iomete dormi. Je la oka horo kaj duono ni haltas en Katowice, kie iom neatendite (kontroloj ĉe la limoj jam ekde du semajnoj ne plu okazas) venas landlimaj kontrolistoj kaj kontrolas niajn identigilojn. Je la deka horo ni atingas Bohumín, kie la trajno pro apenaŭ kompreneblaj kialoj haltas pli longe ol estas indikite en la horaro. Nu, la ŝanĝiĝado de la laborskipoj foje plilongiĝas. Per tiu trajno ni pluveturas ĝis Přerov, kie ni ŝanĝas al rapidtrajno en Brnon. Tiu trajno jam denove estas plena, do ni staras en la koridoro (evidente bona metodo, kiel eviti la biletkontrolon de la konduktoroj - la sinjorino forgesis nin kontroli, kvankam ŝi eĉ dufoje preteriris ni). Je la unua horo ni alvenas en Brnon. Ni disveturas en niajn hejmojn...

Konklude

Ankaŭ nunjare estis la Ago-Semajno en Malborku vere "aga semajno", kie la vorto "enuo" ne ekzistis. Organizantoj preparis tre riĉan programon kaj al ili apartenas grandegaj danko kaj laŭdo.. -mir