Tvůrce webu je i pro tebe! Postav třeba web. Bez grafika. Bez kodéra. Hned.
wz

Nia vojaĝo al Krimeo

22-a de junio – vendredo

La tago de forveturo estis fiksita je la 22-a de junio je la deka horo el Brno. Por ke nia vojaĝo estu senproblema, ni elserĉis en interreto ĉion gravan. Paŭlo el Snina (orienta Slovakio), kiu ankaŭ volis veturi kun ni, aĉetis persone post la landlimo en Uĵgorod biletojn por trajno veturanta en krimean Simferopolon.
Finfine estis venis la tago de forveturo kaj ni povis forveturi. Je le deka horo kaj tridek minutoj ni forveturis per buso de Student Agency el Brno en Košice. La vojaĝo estis trankvila kaj agrabla, sed bedaŭrinde, la buso malfruiĝis. La malfruiĝon ni jam ne sukcesis likvidi, male ĝi ankoraŭ kreskis ĉe la ĉeĥa-slovaka landlimo. En Košice ni devis esti je la dekoka horo - ne okazis, do ni ne povis enbusiĝi je la dekoka horo kaj dudek minutoj al limzona vilaĝo. Andrej kaj Juraj ne havis tiun problemon, ĉar ili veturis al Uĵgorod sendepende de ni.
Por solvi nian problemon, Karol telefone vokis sian kuzon el Košice, kun kiu li interkonsentiĝis, ke li venos je la dudekunua horo en Košice kaj li iros kun ni en Uĵgorod. Je la naŭa horo vespere ni enaŭtigis niajn dorsosakojn kaj ni ekvojaĝis trans Michalovce al landlimo.
Intertempe ni ricevis somoson de Andrej kaj Juraj, ke ili devis petveturi trans la limo, ĉar ili ne povis iri piede (ne estis al ili permesite transiri la landlimon piede), sed ili jam estas en Ukrainio.
Slovakaj doganistoj ne kontrolis nin longe kaj la formalaĵoj pasis rapide. Sed laŭ kvanto de aŭtoj antaŭ la ukraina doganejo kaj ilia ŝoviĝado iom-post-iom ni antaŭsentis, ke ni devos longe atendi. Kaj konsidere, ke nia trajno foriris je la unua horo kaj tridek minutoj de nia tempo, ni jam ne havis sufiĉe da tempo, ke ni pacience atendu, ĝis venos nia vico. Do, Marek, Karol kaj la kuzo iris al doganistoj kaj post iom longa klarigo ili finfine tamen venis al la aŭto, ĉar ili elpetis prioritatan alvenon al kontrolo. Ni ricevis kartetojn por emmigrontoj kaj ni rapide plenigis ilin. Post respondo de rutina demando pri alkoholo kaj drogoj (kiu tirus tion en Ukrainion?) ni jam povis rapide kaj frue ricevi pasporton kaj ni veturi daŭre! Sed tempo mallongiĝas...

En Ukrainio

Ĉar neniu el ni orientiĝas en Uĵgorod kaj laŭ origina proponita pieda vojaĝo estas malsencoplena trovi la trajnstacion, ni jam ŝanĝas rande de la urbo la plej proksiman taksion kaj rapide dum pluvo ni transkargas niajn dorsosakojn. Tio okazis tiel rapide, ke ni eĉ ne atingis diri adiaŭ kun kuzo de Karol, kiel ni urĝiĝis! Taksiŝoforo konis bone la vojaĝon, do li forveturigis nin al trajnstacio rapide kaj senprobleme. Ni pagas en transkalkulo 80 kronojn kaj tuj kuras al perono. Tie ni jam renkontiĝas ĝoje kun Andrej kaj Juraj antaŭ trajno sur unua trako kaj senprokraste ni entrajniĝas! Ni kaptis trajnon!
Je la unua horo kaj tridek minutoj ni foveturas al Lvov kaj Simferopol. En kupeo ni estas dividitaj po duope - kuŝejoj en supra parto - kaj sub ni veturas fremdaj homoj. Mi kun Tomáš ne atendis ilin tiel frue dum nokto, sed tamen Marek devis veki nin, ke ni malŝlosu nian kupeon. La dorsosakojn ni kusiĝis en spacon super la koridoro kaj ni finfine povas malrapide ekdormi. Ĝi estas stranga impreso.


Kupeo kun litoj - foto Tomáš


23-a de junio – sabato

Ĉirkaŭ la oka ni estas antaŭ Lvovo. La konduktoro proponas teon, la geedzoj matenmanĝas, Tomáš aĉetas vaflojn Artek. Komencas trajntransligado, kiu daŭros 5 horojn. Je la dekunua horo ni ekiris en la urbon direkte de la katedralo (orienta punkto), dokumentojn kaj monon ni kunportas, la ceteron gardas por ni la edzino. Laŭ la ĉefa avenuo ekde la vokzalo ni vidis irantajn marŝrutkojn kaj malnovajn tramojn. Ni ĝispiediris la katedralon, pormomente eniris ĝin kaj daŭrigis preter la „finhaltejo“ de tramoj kaj trolebusoj. Kvankam ni faris etan rondpromenon, krom unu vrakon ni tamen apenaŭ ion alian indan vidis. Sed aventuro alvenis tute hazarde: la ŝoforoj e ekskursa tramo senpage veturigis nin al la stacidomo! En la tramo ni fotiĝis. Ĉe la stacidomo ni ŝanĝis monon kaj aĉetis bildojn pri Lvovo. Poste rekaptis nin unu el la homoj de la tramo kaj skribis por ni sian retpoŝtan adreson, por ke ni sendu al li la foton. Ŝajnas, ke ĉeĥoj ne vizitas Lvovon ofte! Poste ni ekiris al la „bazaro“ – surstrata. Oni vendis tie vivantajn kokidetojn – sur la strato – simple tiel! En skatolo. Revenante ni fotis unu novan trolebuson, kiu tamen estas verŝajne la sola tian en Lvovo, ĉu eble?



Nia grupo en tramo - foto ŝoforo - fotilo de Karol
De maldekstre: Juraj, Tomáš, Miropiro, Karol, Marek kaj Andrej



Ĉefa trajnstacio en Lvov



Vivantaj kokidetoj en skatolo - foto Karol

Post longa ŝovado de la trajnoj (5 horoj) ni finfine je 13:52 ekveturis plu, direkto Simferopolo. Restas 25 horoj de la originaj 38. Ĉirkaŭ la sepa kaj duono mi kun Juraj kaj Andrej surbaze de rekomendo de Marek iris en la manĝovagonon, kie ni havis bieron. Ni ankaŭ rigardetis en vagonon – lokkartan. Vespere dum iom da tempo ludis vortpiedpilkon. Post la dekunua ni enlitiĝis. Mi dormis pli bone ol dum la antaŭa nokto.



Nia trajno estis longa... - foto Karol


24-a de junio – dimanĉo

Post oka kaj duono matene ni aĉetas denove teon kaj matenmanĝas. Laŭ la mapo kaj horaro, kiun la ukrainiaj fervoroj sukcesas sekvi kaj observas (malkiel la Ĉeĥa fervojo) ni tagmeze estos en Krimeo, je la tria siavice en Simferopolo. Hieraŭ mi ricevis de la edzoj sub ni ion por gustumi, rekompence mi donacas al ilin sudokon (sed sen aparta sukceso). Ni transveturis per ponto Dnepron. Ĉirkaŭ tagmezo ni iris havi braĉon kaj bieron, kiam ĝuste ni haltis en Dĵankoj (rim.: unu etapon ni veturis tirataj de motora lokomotivo), kion akompanas populara popola muziko. Post 38 horoj ni baldaŭ post la tria horo posttagmeza alvenis Simferopolon. Ni pakis ĉion, kion ni estis elprenintaj el la dorsosako. Ni pridonacis la edzojn per DVD pri Prago kaj du Diskitoj kaj Tatrankoj. Je 15.35 ni forveturis per trolebuso al Massandra (10 hrivnoj). La vojaĝo per tiu trolebuso ne estas tamen neniel kapturna, post la sesa horo ni eliĝis kaj bonveniĝis kun Saŝa kaj du pliaj esperantistoj, Magnus el Svedio kaj Aron el Hungario. Bonvenigado preskaŭ ne finiĝas - tiom feliĉaj ni estas, ke nia vojaĝo jam estas post ni. Estas nekredeble, sed post ses monatoj ni rerenkontiĝis kun ŝi! Ni alvenis en la tranoktejon, kiu laŭis Ukrainion ;-) Post tio ni startis per trolebuso en Jalton. Ni iom promenis preter la maro kaj poste ekrevenis. Kondiĉe ke oni tion povas nomi tranoktejo, ĉar ĝi estas terura konstruaĵo. Sed grava estas, ke ni povas dormi ie :)



Ĉefa trajna stacio en Simferopol - foto Marek





Trolebuso en finstacio en Simferopol en direkto al Jalto - foto Tomáš



Trolebushaltejo en Massandra - foto Karol


Vespere ni renkotiĝas kun verŝajne la plej grava esperantisto en Jalto, Jefim. Kvankam li estas jam ne juna, li estas tre aktiva. Iomete ni konatiĝis kun Jalto, tradicia somerrestadejo de Rusoj (cetere oni parolas pli ruse ol ukraine en Krimeo).

La semajno en Krimeo